Valerio Abbondio
LA PASEJO


Trans kamp', deklivoj kaj serenaj akvoj
en lanta kurb' kliniĝas kaj sin levas
al horizont', bluverde, mont', el kiu
ankoraŭ plu altas kampanilo bruna;
poste, la klar' senfina. Ho Sinjoro,
en hor' konata nur de vi ĉi-same
brilegu al mi la pasej' plej alta.